Previous PageNext Page

ART. 2-o. DIVIDO DE LA METODIKO. 4951-014.


 
 
014. Dividiøas metodiko en plurajn specialajn metodikojn. Sed en æiu speciala metodiko validas la øenerala¼oj de la fundamenta difino de metodiko kiel formala scienco. Oni dividu, kaj samtempe rimarku kiel estas ripetataj la øeneralaj konceptoj pri metodiko, kaj samtempe rimarku la detalojn per kiuj specificiøas la partoj.
Elstaras la divido per la materia objekto.
Okazas tri fundamentaj operacioj: kono, ago, faro. Sekve, estas tri korespondaj metodikoj laý la menciita materia divido:
- metodiko de kono (aý pensmetodiko, aý, laý pli ofta uzo, scienca metodiko);
- metodiko de ago (aý planado);
- metodiko de faro (aý tekniko).
La divido en tri operaciojn rilatas al la naturo en si mem de la operacio, kaj estas temo de teoriaj sciencoj. Kiel jam avertite, formalaj sciencoj nur atentas la formalan aspekton de fluo de la elementoj en sinsekvo. Fine, metodiko restas nur en la maniero de la operaciado.
Denove en æiu materia kampo eblas redividi.
Laýmaterie, elstaras la redivido laý la materia kvanto, en:
- øeneralan metodikon de kono øeneralan metodikon de ago, øeneralan metodikon de faro
- kaj en specialajn metodikojn de kono, de specialajn metodikojn de ago, specialajn metodikojn de de faro.
 
Laýforme elstaras, precipe en logiko,  la distingo laýforma, inter:
- analizaj metodoj;
- sintezaj metodoj.
Pro la materia multobleco de la operacioj, tre varias tiuj laýformaj operacioj. En la menso okazas tri fundamentaj operacioj, - koncepto, juøo, rezono. Sekve en æiu ripetiøas la menciitaj du fundamentaj laýformaj metodoj.
Ekzemple, en la operacio de koncepto, okazas la analizaj metodoj - divido kaj klasifiko; la sintezaj metodoj, - kunmeto, difino.
Same okazas pluraj formoj de metodoj en la operacioj de juøo kaj rezono.

 
015. Interoperaciado. Post la multobleco de la operacioj okazas ankaý la mirinda fenomeno de la interoperaciado.
La interoperacio de la homaj fakultoj ebligas la kunordigon de la distingaj metodoj de kono, ago kaj faro. La cibernetiko estas la plej mirinda ekzemplo de tio (vd 312). La konoj kunordigas la agojn, tiuj agoj la farojn. Inverse, per la teknikaj rimedoj de la faro estas helpataj la agoj kaj konoj; tiel same, la ago planas la konojn, æefe per la decidoj de volo (vd 20).
La interoperacia kunordigado gravas por la homa efikeco. Pro tio, didaktike oni neniam studas la sciencan metodikon tute izole, sed æiam kun kelkaj elementoj pri la aliaj metodikoj. Ne estas fakte metodiko sen tiu integriøo de la operacioj.
Æiu ajn vidu, kie estas sia centro de intereso. Se æiu bezonas antaý æio teknikon, ne forgesu studi iom da planado kaj scienca metodiko. Kiu devas antaý æio planadi, studu ankaý teknikojn kaj sciencan metodikon.
Oni imagu metodikon kun centro de intereso en la scienco. Tio signifas, ke la scienca metodiko ricevas kompletan esploron. La aliaj metodikoj, æu de planado, æu de tekniko, estos pritraktataj nur koncerne tiujn aspektojn, per kiuj ili integriøas kun la scienca metodiko. Enkadre de tiu integriøa celo, la metodiko elvolviøas laý la jena sekvo: la kono metodiøas per analizo kaj sintezo; la planado per projektoj, programoj, øeneralaj planoj; la tekniko-metodoj per uzo de numeroj, laboratorioj, komputiloj, eksponaj rimedoj (tezo, artikolo, libro).
En la sekvo, oni aparte pritraktu, sed nur enkonduke, pri la scienca metodiko; pri la planado, kun aparta mencio pri la scienca planado; pri la tekniko, kun aparta mencio pri la sciencaj teknikoj.
 
 


§ 1. Enkonduke pri la scienca metodiko. 4951-016.


 
 
16. Difine, la scienca metodiko studas la operaciojn de kono la la vidpunkto de la manieroj de operacio, - kiel ofte avertite (vd 006).
Eblas distingi inter scienca metodiko striktasence, kiu temas nur pri la metodoj de kono, kaj scienca metodiko vastasence, kiu sumas la scienco-planadon kaj sciencajn teknikojn.
La forma objekto, aý vidpunkto, de la strikta scienca metodiko estas la manieroj de la pens-operacioj formale rigardataj.
La divido fariøas duflanke, laý la materia vidpunkto kaj la la forma (vd 94). Ambaý estas necesaj por la sistema ordo de la scienco, sed en la forma vidpunkto situas la plej adekvata divido. Ekzemple, per la materia divido oni atentas al la specoj de operacioj, - koncepto, juøo, rezono; per la forma divido oni iras al la manieroj de operaciado, tio estas, al la metodoj, - analizaj, sintezaj, kaj al la koncernaj redividoj.

 
017. Didaktika ordo. La ekspono de la scienca metodiko (metodoj de pensado) estas administra afero! Tiu didaktika ordo komencas ordinare la prezentadon per atento al la materia ordo.
Materie, la unua divido, kiun oni jam prezentis, estas tiu, en kiu la metodo dividiøas en metodon de kono, metodon de ago, metodon de faro. Nun la afero estas nur pri la metodo de kono.
Kiel plu subdividi materie?
Materie, la metodo de kono subdividiøas per la tri mensaj operacioj: koncepto, ju o, rezono. Sekve, estas metodoj de koncepto, metodoj de juøo, metodoj de rezono. ar metodo estas sekvo de elementoj, oni povas uzi la sufikson -ad-, tiele: metodoj de onceptado, metodoj de juøado, metodoj de rezonado.
Didaktike, la vasteco de la sciencoj rekomendas la subdividon en øeneralan kaj pecialajn partojn.
Ordinare, tiu didaktika subdivido estas farata en la materia vidpunkto. Tiusence, oni diras øeneralan sciencan metodikon kaj specialan sciencan metodikon. La diferenco diriøas pri la amplekseco, sed ne pri la diverseco de specifeco. La øeneralaj nocioj rekte aplikiøas en la specialaj sciencoj, aý partoj.
La unua motivo de tiu divido estas la menciita vasteco de sciencoj, kiuj restas per tiu rimedo en la kontrolo de la didaktika ekspono. Æiuj principoj jam starigitaj en la øenerala parto simple aplikiøas en la specialaj partoj (vd 179).
Estas ankaý subjektiva avantaøo en tiu divido de la sciencoj en specialajn partojn, æar ne æiuj havas la saman intereson pri æio. Al unuj interesas la øeneralaj temoj, al aliaj la specialaj.
Tamen, kiu preferas la specialan sciencon (eæ la specialan metodikon), tiu ne forgesu, ke la øeneralan li devas studi almena kiel sufiæan anta supozon (vd 28).
Kiam oni studas la metodojn de la sciencoj unuope, estas necese klasifiki kaj difini ilin anta ol oni proponu iliajn metodojn; pro tio, la specialaj metodoj de la sciencoj prezentas karakterizajn postulojn kaj pro tio ili estas studataj per apartaj eseoj kaj kultivataj kiel mem organizataj disciplinoj.

018. La forma divido de la scienca metodiko okazas per du fundamentaj operacimanieroj: analizo kaj sintezo. En æiu mensa operacio okazas laý la sekvo:
- metodoj de konceptado (æap. 2);
- analizaj metodoj de konceptado, divido kaj klasifikado (æap. 3);
- sintezaj metodoj de konceptado, kunmeto kaj difino (æap. 4);
- metodoj de juøado (æap. 5);
- sintezaj metodoj de juøado (æap. 6);
- analizaj metodoj de juøado (æap. 7);
- metodoj de rezonado (æap. 8);
- sintezaj metodoj de rezonado aý dedukto (æap. 9);
- analizaj metodoj de rezonado aý indukto (æap. 10).
 
Partoj de iu ajn scienco ne estas novaj sciencoj. Facile oni povas tiel pensi, - sed erare, - pri la specialaj metodikoj. Tiel same pri partoj de aliaj sciencoj. Ekzemple, filozofio pri lingvo ne estas specifa scienco, sed nur speciala parto de pli øenerala filozofio pri arto.
Æiuj sciencaj metodikoj reduktiøas esence al la sama scienca metodiko.
Ne okazas forma divido, kiam oni dividas sciencon en øeneralan kaj specialajn partojn. Tiu dispartigo estas nur laý kvanto.
Æu okazas forma divido ene de la scienco? Jes, sed per alia maniero, ol tiu divido en øeneralan kaj specialajn.
Formo estas objekto de la scienco. Æiu speciala scienco studas iun formon, kaj tiu formo dividiøas en multajn aspektojn. La plej øenerala en iu ajn sinsekvo de subordigitaj formoj estas la specifa studobjekto de tiu scienco.
Do, nur la plej øenerala formo konsistigas specifan sciencon. Ekzemple, la korpeco estas objekto de la scienco pri la naturo (fiziko, kemio, biologio); la psikeco, de la psikologio; la kvanto, de la matematiko; la tempodaýro, de la historio; la komuna ento, de la metafiziko. Tiel same, la operacio de la kono estas objekto de la logiko, kiel la plej øenerala formo en tiu æi kampo, kiu estas la operaciebleco de la kono.
Tiu operaciebleco dividiøas en plurajn vidpunktojn; inter aliaj estas la maniero de la operacio, aý metodo. Tiu aparta studo pri la maniero de la operacio, nomata metodiko, ne estas specifa scienco, sed nur parto de tiu øenerala formo, pri kiu okupiøas la logiko.
Oni konsentas, ke ne estas facile dividi la logikon. Se oni simple dividas la logikon en øeneralan logikon kaj specialan logikon, tiu divido estas unuavide klara, sed ne sufiæa por diri, kie enmetiøas la metodiko.
Æu øenerala metodiko estas parto de la øenerala logiko? Æu la tuta metodiko (jen øenerala, jen speciala) apartenas al la speciala logiko? Pri tiuj demandoj okupiøas la klasifikado de la sciencoj kaj ties metodikoj.

 
019. Disciplino (el la latina disciplina = doktrino, siavice el disci = lerni) estas faka vorto por signifi studobjekton, kiam øi estas konsiderata kiel deviga en instruprogramo. Tiu senco rilatas al la komuna senco, la kiu disciplino estas deviga regularo kaj lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro (PIV). Same, disciplino en faka uzo inkluzivas la devigon, kiu anka okazas en la programo de instruo.
Laýkvante, disciplino ne inkluzivas æion de elektata scienco, æar ne æio estas necesa en didaktikaj programoj de instruo. Do, disciplino estas lerneja instrupogramo, organizata laý la cirkonstancaj interesoj de la lernantoj. Disciplino povas limiøi al iu parto de specifa scienco, foje kun la antaýsupozoj, foje eæ kun gravaj partoj de tute alia scienco. Do, kiel disciplino, la metodiko ne necese disvolviøas laý la ekstera kaj interna divido.
Ordinare, kiu studas la øeneralan metodikon (æu de kono, æu de ago, æu de faro), tiu poste eniras nur la profesian metodikon. Foje li jam estas specialisto pri la metodo de sia kampo, kaj iom post iom li zorgas pri la øenerala metodiko.
Kaj nun? La metodiko estas nun disvolvata en formo de disciplino. Kvankam centrigata en la kono-metodiko, kiel la unua parto (la unuaj 10 æapitroj), oni ankaý almetas æapitron pri la ago-metodiko, por ekzameni aldone kiel oni projektas, programas, planas la sciencan esploron (æap. 11). Same pri la faro-metodiko (aý tekniko) oni ekzamenos nur la teknikojn, kiuj servas al la kono (æap. 12).
El tiuj tri partoj konsistas la tute øenerala scienca metodiko en la senco de disciplino, aý deviga studobjekto de instruo de la lernejoj. Fakte, tie kunestas specife sendependaj metodikoj, sed inter si kunlaborantaj.
Krom tiu averto pri sendependeco, oni konstante memoru, ke nur la metodiko de kono estas filozofia, kaj ke la aliaj estas empiriaj (vd 289).
 


§ 2. Enkonduke pri la scienca planado. 4951-020.   
 
 
 
020. Planado estas konscia antaýelekto de la agmaniero, æefe de la libera ago de la homoj. Malrekte, la libera ago kontrolas la agojn de la instinktoj.
La vola ago decidas ankaý pri la kono kiel ago. Tiu influo ne okazas rekte pri la interna logikeco de tiu kono, sed pri la aga aspekto de la kono kiel ago.
Tiu aga influo konstatiøas æefe pri la atento. Koni estas atenti pri iu objekto. Sed, se mi ne deziras esti atenta, fakte la atento ne okazas. Se denove mia volo decidas, ke mi atentu, mia kono iras rekte al la objekto elektata por la atento.
Kio okazas kiam la afero estas planado de scienco? Tiu planado antaý æio rilatas la volan agon, kiu devas agi per sinsekvo de decidoj. Tiuj decidoj atingas æefe la agojn de la menso. Tiu æi ricevas ordonojn de la volo, por ke øi pensu. Estas do atingataj de la planado la agoj de la volo kaj la agoj de la menso.
Per la planado estas atingataj ankaý la teknikoj de la kapablo fari. La ordonoj por fari venas de la volo, sed la faro mem fariøas de aliaj kapabloj.
Ago estas ena procezo, kies rezulto restas en la subjekto mem. Kiam la subjekto agas, ne okazas necese ekstera rezulto kiel en la faro. La agoj de la volo restas ene de la fakulto. Pro tio, la æefa en planado ne konsistas el eksteraj aferoj. Tiuj ekstera¼oj estas rezultoj de aliaj fakultoj, kiuj ricevas la ordonon de la volo.
Pro tiuj du distingoj okazas en la lingvoj ankaý apartaj vortoj por diri agi kaj fari. La internacia agi estas en la latina agere, en la germana thun, en la angla to do. Tiel same, la internacia fari estas en la latina facere, en la germana machen, en la angla to make.

 
021. La metodiko de planado dividiøas, kiel kutime oni dividas iun ajn sciencon, en:
- øeneralan metodikon de planado;
- specialan metodikon de planado.
Tiu divido de planado estas materia (ne la formo), æar estas distingo nur inter tio, kio estas komuna al æiuj planitaj aferoj, kaj tio, kio estas aparta. La forma vidpunkto restas la sama, do sen ïanøiøo de scienco.
La øenerala metodiko de planado temas pri la ago mem, laý la vidpunkto de la maniero de operacio.
Tiu maniero estas la esploro, jen rilate al la metodiko de unu ago (projekto), jen de grupo de agoj (programo), jen de æiuj agoj (øenerala planado).
La speciala metodiko de planado temas pri la ekzistantaj specoj de agoj planeblaj. Jen listo de specialaj metodikoj de planado:
- Planada metodiko de kono (sciencplanado);
- Planada metodiko de instruo (didaktiko);
- Planada metodiko de eduko (pedagogio);
- Planada metodiko de administro (administracio);
- Planada metodiko de librotenado (kontoscienco).
 
En æiuj specialaj metodikoj ripetiøas la normoj de la øenerala metodiko kun almeto de apartaj elementoj, laý la diverseco de la metodigitaj materialoj.
Inter tiom da planadaj metodikoj nia elekto estas tiu de la sciencplanado. Tiu planado fariøas per projektoj, programoj kaj øeneralaj planadoj (vd 236 k.s.). Projekto estas pri unu atingenda ago de kono.
Programo pri grupo.
Øenerala planado pri la tuta¼o.
 
 


§ 3. Enkonduke pri la sciencaj teknikoj. 4951-022.  
 

 

022. Tekniko estas maniero de faro, per kiu operacias æiu fizika kaýzo.
La materia objekto de la farmetodiko aý teknologio estas la faro kiel operacio, ne la fara¼o aý farita¼o.
Kiel verba radiko, faro signifas la operacion de faro, ne la rezultintan aferon. Oni povas diri ankaý "ago" de faro; sed, tiufoje "ago" signifas nur la verban karakteron striktasence, ago ne estas faro; ago estas ena procezo (vd 11); nur per analogio oni diras, ke ago estas la samo kiel faro. Efektive, tamen, faro estas æiam ekstera afero rilate al la operacia fakulto.
La forma objekto, la vidpunkto de studo, de la metodiko de faro konsistas en la maniero kiel atingi la celon per la faro. Metodiko ne studas do æion pri la faro, sed nur la manieron de fluo de la elementoj operaciataj.
Resume, la farmetodiko studas al la faro (materio), laý la vidpunkto de la operacia maniero (formo).
En si mem, faro estas simpla enirigo de io en la ekziston. Tio, kio ankoraý ne ekzistas, komenciøas ekzisti. Øis æi tie, la ekzisto estas nur okazinta¼o kaj ne prezentas "manieron" pri kiel øi komencas la ekziston. La maniero, pri kiu temas la teknika metodiko, estas la rilato inter la komenciøanta ekzista¼o kaj la kaýzanto de tio.
Oni povas imagi plurajn manierojn de influo de la kaýzanto sur la nova ekzista¼o.
Unu maniero de influo povas esti tiu de la magia kaýzo; per la simpla volo, la afero estiøas.
Alia maniero povas esti influo de fizika kaýzo.
Sed tio, kio informas nin, pri la manieroj de influo sur la nova ekzista¼o, estas la konstato. Oni povas, ekzemple, konstati, ke la fajro varmigas la korpojn kaj dilatas ilin; ke la malvarmigo povas kaýzi la pluvon; ke la kuglo en la kapo de paftrafita homo mortigis lin; ke la studo klerigis tiun alian homon; ke la mesaøo enmetita en la komputilo rezultigis kalkulojn ktp.

 
023. La metodigebleco aý planigebleco de la faro baziøas sur la evidenta proporcio inter kaýzo kaj efiko (vd 175). Pro tio estas ebla la konstruo de maïinoj kaj la kreo de  metodoj de faro, aý teknikoj.
Hazarda naturo ne ebligus maïinojn nek teknikojn. Sekve de tiu proporcio inter kaýzo kaj efiko la homoj klopodas koni la materiajn kondiæojn, por ke, per helpo de tiuj konoj, ili povu meti la materion en la servon de la homaro, kun rezulta civilizacio.
La plej simplaj utilaj aparatoj estas utila¼oj, - kiel telero, forko, kulero, taso, hakilo, ïovelilo, hoko, martelo, - kun la øenerala nomo de instrumentoj. La plej kompleksaj aparatoj estas nomataj maïinoj.
Oni povas demandi, laý kelkaj filozofioj, - kiuj supozas, ke en la naturo æio estas hazardo, aý ke en la realo nur funkcias la okazinta¼oj nelogikaj), - æu estus ebla la cibernetiko kaj iu ajn maïino kaj instrumento? La tekniko dependas de objektivaj kondiæoj, kaj sekve oni ne komprenas facile, kiel øi estus ebla enkadre de tiuj filozofioj. Tamen, laý la vidpunkto de la logika scienco, oni ne decidas pri tiu gnozeologia demando.
La tekniko aý metodo de faro supozas, ke la homoj povu agi per ekstera efiko sur la materion. Kvankam malfacila, iom post iom tiu rezulto estas sukcese farata de la homoj.
Ili ne nur sukcesas pri simplaj farita¼oj, sed ankaý pri la fizika strukturo de la materio, kiun ili ïanøas; pri la intimaj strukturoj de la vivaj esta¼oj, kiujn ili plibonigas; pri la ekstera spaco de la Tero, kien ili iras, okazas la kunlaboro de la materio, kiu organiziøas kiel komputilo, farante kalkulojn kaj kiel robotoj laborantaj inteligente.

 
024. La divido de tekniko estas tre komplika. Sed por la celoj de øenerala scienca metodiko, kiel disciplino de studo, sufiæas averti, ke kelkaj teknikoj estas en la servo de la kono, kelkaj aliaj en la servo de la planado, fine kelkaj estas sendepende uzataj nur en la kampo de faro. Jen sekvo de teknikoj:
- teknikaj metodoj de kono;
- teknikaj metodoj de instruo;
- teknikaj metodoj de eduko;
- teknikaj metodoj de administro;
- teknikaj metodoj de librotenado;
- teknikaj metodoj de informado (informadiko);
- teknikoj de esprimo (arto, ekzemple lingvo);
- tekniko de maïino, konstruado, plantado, kuracado ktp.
Laý la vidpunkto de la materia vasteco, kiel kutime unue oni dividas æiun sciencon, la tekniko dividiøas en øeneralan kaj specialan.
Ûenerala tekniko pritraktas tion, kio rilatas la manieron de faro komuna en æiuj apartaj teknikoj.
Specialaj teknikoj temas pri apartaj farmanieroj.

 
025. La teknikoj kiuj servas al la kono estas apartaj teknikoj. Pro tio la scienca metodiko ne okupiøas pri la tekniko øenerale.
Didaktike, tiu øeneraleco aperas nur kiel antaýsupozo de la teknikoj en servo de la scienca metodiko.
Plej oftaj sciencaj teknikoj estas: numeroj, skaloj, instrumentoj de observo, komputiloj, kodigo, statistiko, grafikigo, intervjuo, demandaro, formularo, scienca lingva¼o, slipoj, notoj ktp. (vd 297 ks.)
 
 

Previous PageNext Page