Previous PageNext Page 
Art. 3-o. TERMINARO DE LA METODIKO. 4951-026.  

 

026. Vortoj povas konfuzi nian komprenon.
Foje nomoj helpas nin per etimologiaj sugestoj tiamaniere, ke tiu sugesto fariøas noma difino de la reala difino.
Foje nomoj estas nur figuraj, kiel ekzemple vojo, per kiu oni imagas, ke la metodo estas kiel vojo.
Ankoraý foje unuj nomoj estas pli øeneralaj, aliaj malpli. Tiam la afero pri nomoj fariøas tre komplika, æar ordinare nur per kunteksto oni distingas la sencon striktan kaj la sencon pli vastan.
Kiam oni deziras garanti la sekurecon de la senco, eblas fari tion per uzo de almetitaj esprimoj - striktasence, vastasence. Jen do la uzo: scienca metodiko striktasence (nur pri la kono kiel logika afero); scienca metodiko vastasence  (inkluzivo  ankaý de sciencoplanado kaj scienca tekniko de kono).
Nia terminaro estas tiu de la heredata filozofia tradicio. Ordinare per la tradicio fariøas la faka terminaro. Kiam okazas tio, nomoj restas pli precizaj, ol tiu de la ordinara lingvo dependa de la socio.
Aldone, kiel tekniko, tute sendependa de la socio, logiko povas havi sian propran lingvon, tiel kiel pli necese okazas en la matematiko kaj kemio.
 

 
027. Metodo, el la greka méthodos laý noma difino, signifas "la vojon", "laývoje", per kunmeto el la grekaj metá (= æe) kaj hodós (= vojo). Same en la angla way (vojo) signifas samtempe metodon. Metafore tio okazas en pluraj lingvoj.
La etimologia signifo de metodo sugestis la semantikan evoluon de tiu greka esprimo en direkto de signifoj, kiel "flanka vojo", "kurba vojo". Fine, pli abstrakte, metodo estis "artifiko, embusko, seræo, esploro, priatento". Ankoraý pli vaste "maniero"; ekzemple, "maniero de esploro" Tio okazis facile kaýze de la imago de vojo.

 
En la tempo de Aristotelo (385-322 a.K.) metodo ankoraý ne estis atinginta sian definitivan signifon. Foje, æe tiu greka filozofo metodo signifas nur "esploron". Kiam li parolas pri "metodo pri la naturo" (Pri fiziko 200 b 13), li pensas nur pri "esploro pri la naturo". Kiam pri "maniero (trópos) de la metodo" (Pri la partoj de la animaloj 646a 2), li efektive parolas pri "la maniero de esploro", en la hodiaýa senco de pensmetodo; tamen, li ankoraý uzas du vortojn por precizigi la signifon: "maniero de la metodo".

 
Fine, kun la evoluo de la empiriaj sciencoj kaj teknikoj, metodo pasis al la definitiva senco - maniero de penso, de ago kaj de faro. Sekve de tiu evoluo, metodo signifas nun æiun ajn operacian manieron – de penso, de ago, de faro, – laý la esprimoj metodo de penso, metodo de ago, metodo de faro.

 
Ekzistas aliaj vortoj, kiuj signifas metodon, kvankam ne tiel fake emfazaj: procedo, maniero, operacio. Ofte ili estas kunmetitaj vortoj, foje figuraj.

 
a). Procedo (el verba radiko proced-i) signifas operacion kun emfazo en la operacia maniero kaj ne en la kvalito de la rezulto, kiel metodo.
Nuance, metodo estas taýga procedaro kaj pripensita por pli bone atingi la celon, dum procedo estas efektivigo sen difinita kvalito, kaj kapabla ricevi kvalifikon laý la okazinta¼oj.
Ekzemploj per verba esprimo – procedi metode (aý nemetode), procedi orde (aý neorde), procedi rapide (aý nerapide), procedi laýstatute (aý nestatute). Ekzemploj per susbtantiva esprimo – kirurgia procedo por operacii la cerbon, procedoj de eduko, procedoj de prilumado, bruta procedo de volupta deziro.

 
b). La kunmetado de maniero kun aliaj vortoj signifantaj operacion (procedon, agon, faron, penson kaj iun ajn specon de aktiveco) æiufoje rezultigas vortojn, kiuj kun propredo signifas analize la metodon.
Okazas la propreco de esprimo, æar tiuj kunmetitaj vortoj enhavas la difinon mem de metodo, kiel maniero de operacio. Aliflanke, tiuj sintezaj vortoj ebligas samtempe travidi la analizajn elementojn – genron kaj specon.
Jen ekzemploj de tiuj kunmetitaj vortoj esprimantaj metodon: operacimaniero, procedmaniero, pensmaniero, agmaniero, farmaniero. Kiel malpli øeneralaj, oni menciu kelkajn ekzemplojn: parolmaniero, skribmaniero, rezonmaniero...
La nomo maniero, sence klara, povas esti anstataýigata de aliaj, kondiæe, ke kuntekste ili povu diri la samon. Tio povas okazi per uzo de procedo (jam klarigita), proceduro, procezo. Tiuj nomoj, krom la operacia sugeston, entenas elementojn, kiuj atentigas pri la maniero de la operacio.

 
c) Ankaý la nomo operacio povas esti komprenata plursence. Povas ekzemple okazi konfuziøo, kiam oni mencias la operaciojn per iliaj apartaj specoj – operacio de kono, operacio de ago, operacio de faro.
Entece, la operacioj estas tri, kaj oni povas mencii nur unu, kaj konfuze inkluzivi æiujn. Per kunteksto, oni povas inkluzivi per unu nomo æiujn, sed tiu kunteksto devas esti sufiæe klara.
La vorto ago facile povas inkluzivi la konon kaj æefe la faron; kiam okazas tio sufiæe klare en la kunteksto, ne fariøas problemo uzi la vorton ago.
Pro la divido en tri apartajn operaciojn, ankaý la koncernaj metodoj povas ricevi apartan nomon, kaj denove fariøi konfuza¼o.
Ofte oni nomas la operacimanieron de kono per la nomo metodiko; same, la operacimanieron de ago per la nomo planado, kaj la operacimanieron de faro per la nomo tekniko.
Do, en tiu mallarøa senco, metodiko diriøas nur pri la operacimanieroj de kono; en larøa senco øi diriøas ankaý pri la operacimanieroj de ago kaj de faro, kondiæe ke tiu termino ricevu la larøan sencon en la kunteksto.

 
     d). La figuraj vortoj signifas la aferon per iom da simileco, kaj tio eblas rilate la metodon.
Vojo, jam citita, estas la plej kutima figura esprimo, por signifi la metodon, æar øi estas sugestata de la etimologio mem de metodo (hodós = vojo).
Kio estas ja vojo? Ordinare vojo estas konceptata ne nur kiel la spaco, sur kiu fariøas la movo de unu loko al alia; vojo estas plibonigita spaco, pro kio tiu plibonigita spaco nomiøas taýga irejo.
Aliflanke, la metodo estas operacimaniero, kiu faciligas la operacion tiel, kiel taýga irejo faciligas la vojiradon. Sekve, la vojo havas iun similecon kun la metodo, kaj povas esti figuro de la facila¼oj kreitaj de la metodo. Tiu imago de la vojo, kiel esprimanta la metodon, prezentiøas tre bona; efektive, kiu ja metode agas, tiu elektas vojon, tra kiu al li eblas pli facile atingi la finan rezulton de sia operacio.

 
 

28. Kiel sciencaj nomoj metodiko kaj metodologio estas vortoj kreitaj pere de la lingvaj sufiksoj por la specifaj celoj de indiko de scienco.
 
-ik, kiel en metodiko, estas internacia sufikso uzata por formi nomojn de sciencoj pri arto aý tekniko
En la internacia lingvo Esperanto -ik- fariøis regula sufikso por tiuj aferoj. Sekve, metodiko estas perfekte uzebla por signifi la sciencon pri la maniero de operacio, jen de la kono, jen de la ago, jen de la faro.
Tamen en la vorto tekniko la -iko aperas nur kiel pseýdosufikso. La scienco pri tekniko nomiøas teknologio (vd 21).

 
-logio, kiel en metodologio, estas erudicia fina¼o de nematematikaj sciencoj. Øi rilatas la grekan vorton , kun la øenerala signifo de vorto, ideo, scienco.
Ambaý supremenciitaj nomoj – metodiko kaj metodologio – antaýsupozas la ekziston de la propra nomo metodo, kiu signifas la manieron de la operacio. Se tiu propra nomo ne ekzistas, ni nomus la aferon per komuna esprimo: scienco pri la maniero de operacio.

 
 

29. Laýnome, planado estas la plej ofta nomo por signifi la metodon de ago.
Etimologie, plano devenas el la latina planus kun signifo de ebenigita grundo, kiel en loko de konstruo de domo, aý kiel en strato de facila vojirado.
Semantike, la latina planus evoluis en novajn sencojn, æar ebenigita spaco sugestas oportunecon por agi, moviøi, vojiri facile ktp. Fine, tiu nepreciza evolua senco ricevis ankaý la signifon de metodo de ago.
En Esperanto plano havas preskaý nur tiun sencon, sed kun almenaý du nuancoj, unu pli dinamika, alia pli statika.

 
a) Plano en dinamika senco signifas la antaý-elpensitan gvidantan ideon de efektivigota entrepreno. Ekzemple, plano de arta verko, plano de parolado, plano de propagando, plano de milita operacio. Jen la signifo de metodo rekte kiel operacia agado enkadre de la agaj aferoj.
Denove dinamike, plano signifas ankaý simplan desegnon prezentanta kiel konstrui, ekzemple, domon, straton, urbon, ïipon, industrian artiklon. Tiu æi signifo de plano almetas al la gvidanta ideo de efektivigota entrepreno la eksteran reprezentadon de tiu gvidanta ideo.

 

b) Pli statike, plano signifas la spacon per siaj diversaj niveloj, aý ïtupoj, aý facojn.
En spaco okazas planoj foje per simpla diverseco, foje per distinga malproksimeco.
Figure okazas ankaý planoj per moralaj aý sociaj
En la kunteksto de filmo, plano estas æiu parto de fotita sen loko-ïanøo de la fotilo; en alia loko, la sama aparato prenus alian planon de la scenejo. Per distinga malproksimeco (a per reala distinga malproksimeco, a per la rimedoj de arta figuro kaj foto) oni povas paroli pri objektoj a personoj en la unua, dua a tria plano.
Pro moralaj a sociaj distingoj estas ekzemple tiuj, kiuj staras en la unua kaj plej alta plano de la socio, kaj aliaj en dua aý tria plano; estas ankaý planoj en la vasta ïtuparo de la registaro

 
Tiu dua signifo de plano, laý pli statika vidpunkto, rilatas al metodo, æar øi konsistas el manieroj de prezentado kaj staro. Tamen, æi tie ne okazas la maniero koncerne la agadon, sed nur la maniero laý la konsisto de la afero distribuata en planojn.
Kiel vortformo, plano estas substantiva radiko, kaj pro tio la du fundamentaj menciitaj signifoj okazas kiel normalaj nuancoj. Sed se oni almetas la afiksojn -ad- kaj -iz-, kiel en planado kaj planizo la signifo preciziøas kiel dinamika kaj metoda.

 
 

030. Laýnome, tekniko (el la greka adjektivo technikós (= teknika), siavice el la substantivo téchne (= tekniko, arto, industrio) estas la plej ofta nomo, per kiu oni nomas la metodon de faro.
Teknologio estas la metodiko de faro; ne estas la metodo de faro.
Okazas do distingo inter tekniko kaj teknologio (aý teknika metodiko). Tekniko signifas la metodon mem. Teknologio (aý teknika metodiko) estas la scienco pri la metodo nomata tekniko. Metodo de faro kaj tekniko estas la ekvivalentoj; ne estas ekvivalentoj metodiko de faro kaj tekniko.
Direblas ankaý farmetodo (respektive farmetodiko). Angle okazas esprimo internacie tre konata: know how – kun signifo know how to make (scii kiel fari).
Estas rimarkinde, ke okazis ïanøo el la greka adjektivo technikós (teknika) kaj en la internacian substantivon tekniko (= metodo de faro).
Tiu sama ïanøo okazis el la greka lógos (substantivo) kaj logikós (= logiko, kiel scienco). La grekoj diris logiké episthéme (= logika scienco). Îe la grekoj mem tiu ïanøo fine rezultis en la nomo de logiko.
Tiel same, fine oni ankaý modernepoke diras tekniko (ne por la teknologio, sed por la metodo de faro). Tamen, foje oni diras "scienco kaj tekniko"; tiam scienco ne signifas la sisteman studon, sed la scion perfektan; tiel same, tekniko ne signifas la sisteman teknologion, sed la metodan faron perfektan. Mekaniko (greka adjektivo el mechané (= maïino) ankaý formiøis kiel la vorto logiko, kaj pro tio øi signifas nun sciencon pri la movo.
Aliflanke, la sufikso -ik- povas formi nomojn de sciencoj, inkluzive de artoj, ekzemple, informadiko, poetiko, beletristiko, ¼urnalistiko, elektroniko, metriko, simboliko, metodiko ktp. Tiu lingva konstruo baziøas ankaý sur greka adjektivo, kiel en logiko, mekaniko. Sed la direkto de evoluo ne estas la sama: unukaze -ik- estas sufikso de scienco, alikaze estas nur pseýdosufikso. Oni estu do æiam atenta, por ne konfuze uzi la terminojn tekniko kaj teknologio, æar vorte ili ne signifas la samon.
Tekniko aý teknika¼o povas esti indikataj per malpli ampleksaj memstaraj vortoj kiel instrumento, maïino, aparato (vd 311), aý per sufiksoj, kiel -ilo, ekzemple en komputilo, esprimilo, tranæilo, kaj kiel -atoro, ekzemple, en komputoro, diktatoro, spektatoro, generatoro, komutatoro, transformatoro, oscilatoro ktp (vd 312).
 
 

Previous PageNext Page