-


-
ART. 5. HISTORIO DE LA METODIKO
KAJ ÛIA NUNA STATO. 4951-036.
036. Historie, la teoriumado pri la metodo de
pensado estas preska tiel antikva kiel la filozofio mem.
Komenciøis la metodiko en la Akademio de
Platono, fondita æirkaý 387 a.K. Kiam Platono lekciis en tiu
sia Akademio, la filozofio jam estis pli ol centjara kaj la anta aj filozofoj
pensis sisteme, kaj do metode. Sed nur en la platonaj verkoj oni trovas
la unuajn klarajn menciojn pri la metodo. Li asertas, ke estas necese seræi
la plej propran vojon por atingi la scion (Sofisto 218 d), kaj ke
por la plej alta scio tiu vojo devas esti pli lar a (Respubliko VI.
504 b-e).
Aristotelo (384 - 322 a.K.) kiel fondinto de la
logiko lanæis la teoriajn bazojn de la tuta metodologio. Studinte
la øeneralajn formalajn trajtojn de tiu formala scienco, li mem
anka disvolvis kelkajn aplikitajn aspektojn de la materia logiko, inter
ili la metodon (vd 193 kaj 217).
Liaj verkoj aplikas la metodon al la studo de
filozofiaj temoj, ekzemple, per la enkonduka prezentado de la temo diskutenda
(= malfacila¼oj), de la historia situacio de tiu diskuto, fine de
la propra opinio, kun la sekva argumentado. Oni vidu, ekzemple, kion li
diras pri la sekvenda metodo en etiko (Etiko al Nikomako V, 1. 1129a
6).
Mezepoke, la arabo-irana filozofo Aviceno (980-1037)
prezentiøis kiel tre metoda homo per la antaýdiskutado de
la metodoj de siaj verkoj. Tiamaniere li rekte influis la kristanajn skolastikistojn
kaj medicinistojn de Mezepoko kaj Renesanco.
Koncerne la indukton, Aviceno difinis øin
kaj priskribis øin resume, sed bone, en sia Libro pri la scienco,
verkita en persa lingvo.
037. Kiel evoluinta kaj aparta studobjekto, la
metodiko vere komencis sian sisteman evoluadon je la modernaj tempoj.
En la 16a jarcento aperas unuafoje eseoj titolitaj
Pri la metodo. La tute unua estas latine verkita de Jakobo Akoncio
(latine Jacobus Acontius, itale Giacomo Aconcio) – De
methodo, – publikigita en Bazelo, Svislando, en 1558. Tiu itala
inøeniero el Trento, kaj komence sekretario de kardinalo, okupiøis
serioze pri metodiko. Sed okupi inte jam antaý e pri teologio, frue
li forlasis la katolikismon, kiun li kritikis esti erara; pro tio li devis
rifuøi en Svislandon; fine li iris Brition.
Kvankam pli konata pro la publikigo de Strategioj
de Satano (Strategemata Satanae, Bazelo, 1565), pli signifa
estas lia studo Pri la metodo, kun raciaj prikonsideroj pri la graveco
de ordigitaj procedoj por akiri konojn, kaj por diskonigi ilin.
Tiutempe, la franco Pierre de la Ramé (latine
Petrus Ramus), unu el la mortigitaj protestantoj de la nokto de
Sankta Bartolomeo (23 a g. 1572) verkis kontraý la plej formalaj
reguloj de la logiko de Aristotelo; li pledas favore al iu "natura dialektiko",
per kio li disvolvis materiajn aspektojn de la logiko, interalie la metodikon.
Sekve de tio, oftas la almeto de metodiko kiel speco de kvara æapitro
de la logiko, post la studo pri la mensaj operacioj.
038. Je la 17a jarcento la øenerala kontesto
al la aristotela filozofio rezultigis ankaý la falon de interesiøo
pri lia tre bona logiko.
Anstataý la aristotela forma logiko, kreskis
la interesiøo pri la materia logiko, precipe pri la metodiko kaj
pri la indukta rezonado. Ankaý Aristotelo zorgis pri tiu alia parto
de la logiko, sed tre malmulte (vd 218).
La anglo Francis Bacon (1561-1626), fondinto de
la moderna empiriismo, publikigis faman verkon, kun la jena signifa titolo
Nova Organo de la Sciencoj (latine, Novum Organum Scientiarum,
1620), kiu sugestis, ke la "Órganon" de Aristotelo estus
la "malnova".
Efektive, Aristotelo, kvankam li difinis ankaý
la induktan rezonon, studis precipe la deduktan rezonon – la silogismon.
Nun Bacon detale esploras la induktan rezonon, kaj la koncernan metodon.
Li organizas la Tabulojn de indukto por kolekti la fenomenojn sur
tabuloj de æeesto, neæeesto kaj de gradoj (vd 229).
Kartezio (1596 - 1650) estas tre metoda filozofo
kaj sciencisto, kaj aýtoro de la fama Diskurso pri la metodo
(Discours de la méthode, 1637), kiel antaý parolo de
iu pli ampleksa verko Dioptriko, meteoroj kaj geometrio. Pritraktinte
la aferon tute metode, Kartezio komencis per la gnozeologia fenomenologia
ekzameno de la konscio (kvankam ne uzinte la vorton fenomenologio nek gnozeologio).
Sukcesis Kartezio, ke la filozofio komenæiøu
per la ekzameno de la gnozeologia demando, - æu ni havas certecon
aý ne? Laý la kartezia rezulto, post fikcia dubo, oni konstatas
la certecon pri la realo de nia "mio". Kvankam "mi" deziras dubi pri tiu
"mio", "mi" mem ne sukcesas dubi.
Komenciøinte øuste, per sinteza
juøo, Kartezio enoncis per tre øenerala maniero la unuan
regulon de la gnozeologia metodiko – "neniam akcepti ion kiel veran, kion
mi ne konus evidente tia". La dua regulo mencias la analizon, per
kio fariøas la sekva instanco post la unua sinteza juøo (vd
217 kaj 218). Post tio, nur restas sekvi per ordo, kiel diras Kartezio,
en la tria regulo de la metodo.
Galilejo Galilei (1564 - 1642), - kvankam pli
konata kiel astronomo kondamnita de la erara juøo fare de la Sankta
Inkvizicio de la Romkatolika Eklezio kaj kiel fondinto de la mekanika scienco,
- multe kontribuis al la uzo de novaj metodoj. Li komprenis, ke la matematiko
estas la bazo de æiuj empiriaj sciencoj, æar la kvanto æiam
æeestas en æiuj fenomenoj (G. Galilei, La sagisto, itale
Il saggiatore, 1623, je la komenco).
Sekve de tiu interrilato, æiuj fenomenoj
de la empiria naturo povas esti studataj matematike. Ekde tiam la empiriaj
sciencoj kreskis rapide, kaj æiam pli ili diferenciøis de
la filozofio. Øis Galilejo oni faris simplajn ordigojn de la fenomenoj;
ekde li oni elstarigas matematike la kvantajn interrilatojn.
039. Daýre kreskadis, dum la modernaj jarcentoj
de la filozofio, la prikonsideroj pri la metodiko kaj pri la elstaro de
la empiriaj konoj. Pro la gnozeologiaj rezultoj kontraý la øeneralaj
sciencaj konceptoj, kreskadis la formalisma interpreto de la sciencoj.
Pro tiu formalismo la modernuloj fine reprenis denove la forman logikon,
kaj kreis la matematikan logikon, samtempe kun la metodiko.
La franco Auguste Comte (1798-1857) starigis la
leøon de la tri statoj pri la tendenco de la homa pensevoluo.
Dum la teologia stato, la homo supozas transcendajn
kaýzojn kiel la dian volon. Dum la metafizika stato, la homo plibonigas
la klarigojn (sed ankoraý ne sufiæe) per la starigo de abstraktaj
raciaj kaýzoj, kiel tiuj de substanco ktp.
Dum la pozitiva stato la homoj komprenis la fenomenojn
nur per empirie konstateblaj interrilatoj, do science.
Evidente, sociologia leøo povas regi la
homan evoluon sendepende de la vereco en si mem de æiu el tiuj statoj.
Aliflanke, tamen, la pozitivisma insisto pri la nura vereco de la empiria
scienco instigis la studojn pri la indukta metodo.
Per la angla pozitivisto John Stuart Mill, aýtoro
de Sistemo de logiko (A System of Logic, 1843), la indukta
rezono kaj indukta metodo atingis preskaý la definitivan plibonigon.
Li enkondukis la metodon de izolita koincido (vd 230), kiu mankas
en la tabuloj de indukto de Bacon.
La scienca kresko de la metodiko okazis ankaý
rilate la planadon (metodo de ago) kaj teknikon (metodo de faro)
kunlige kun la scienca metodo (metodo de kono). Jen kiel rapide evoluis
la moderna homo. Li ne nur uzas la planadon kaj teknikon, sed ankaý
teorie studas tiujn metodojn, pri kiuj li kreis grandan literaturon (vd
236 ks.).
040. La nuna stato de la scienca metodiko estas
tre bona, precipe koncerne la kvanton de studoj pri øi.
La simbola logiko kaj la semiotiko per uzo de
matematikaj simboloj kaj kreo de novaj simboloj, jen ekzemploj de la novaj
tempoj de la logiko, kreskinta per specialaj teknikaj rimedoj de esprimo.
Pro la nunstata evoluo de la metodiko, parto de
la logiko, oni jam ne povas ripeti la aserton de Kantio, laý kiu
la logiko eliris la menson de Aristotelo preskaý preta. Kvankam
Aristotelo estas la kreinto de la logiko, kaj tre disvolvis øin
kompare kun la fragmentaj prezentadoj de la sofistoj kaj Platono, multo
estis almetita dum la jarcentoj, precipe post Kantio.
Nuntempe disvolviøas la metodiko per partoj.
Oni jam povas paroli multon pri la øenerala scienca metodiko
kaj denove multon pri la specialaj metodikoj de æiu aparta
scienco; pri la øenerala planada metodiko kaj specialaj
metodikoj de planado; pri øenerala teknika metodo kaj
pri specialaj teknikaj metodikoj.
Tre progresis la kono pri la metodoj de esploro
de la pozitivaj sciencoj, per instalo de laboratorioj, per kiu
la fenomenoj estas kreataj por pli facila observado (vd 300 ks.).
Fine, la socio mem subtenas la esploron tiamaniere,
ke la plej multekostaj metodoj eæ povis kreski, kaj rezultigi gravajn
malkovrojn.
Eble pri la filozofia metodiko, inkluzive
filozofio pri religio, oni devas ankoraý fari multon, por
ke la filozofoj kaj teologoj atingu konvinkajn rezultojn. Se la metodoj
de la empiriaj sciencoj atingis tian rigorecon, ke tiu, kiu ripetas la
esploron priskribitan, atingas la saman rezulton de la unua esploristo,
tio ankoraý ne okazas koncerne la filozofion kaj religion (vd 32).
Tamen, ankaý kelkaj plibonigoj okazis en
filozofio kaj religio. Ekde kiam Kartezio avertis pri la gnozeologia procedo
je la komenco de la filozofio, progresis la kritika sinteno de la filozofoj.
Sed nur ekde la 20a jarcento æesis la facila
kreiveco de la filozofoj, kiuj antaýe emis krei kompletajn sistemojn
pri filozofio la ilia imagkapablo kaj kuraøo. Hodiaý oni
ekzamenas pli kritike la filozofion de aliaj; oni metas la problemojn metodike,
kaj demandas pri iuj eblecoj de solvo. Cetere, okazas pli da libereco diskuti,
æar neniu estas minacata de bruligo sur ïtiparo, eæ kie
la politikaj rajtoj ankoraý estas ne tute demokratiaj.
La filozofio atingas perfektecon, nur tiam, kiam
la eksponanto konscias sufiæe klare pri la uzata metodo tiamaniere,
ke tiu, kiu volas repensi la aferon, atingu æiam la saman rezulton.
Kaýze de la oftaj malsukcesoj de la filozofio
kiel rigora scienco, kreskis movado por akcenti la fenomenologian priskribon
de la unuaj donita¼oj (vd 142) kaj por komenci la aferon per la
analizo de la vortoj laý la "analiza filozofio".
Por progresigi la filozofion estas necese, krom
la priatento al la øeneralaj aspektoj de la metodiko, ankaý
dividi kaj klasifiki la unuopajn filozofiajn sciencojn, kun priatento al
la koncernaj specialaj metodoj.
041. Grandnombra bibliografio pruvas la
nuntempan disvolvon de la metodiko.
Estas notinda la laboro de la angla George Boole
(1815-1864), aýtoro de Esploro pri la pensleøoj (An Investigation
of the Laws of Thought, 1854). Kiel unu el la æefaj transformintoj
de la logiko en la modernan per la algebriigo de la tuta penssistemo, li
estas la vera fondinto de la simbola logiko.
Alia signifa verko estas tiu de la germana matematiko
Gotlob Frege (1848-1925) Ideografio-formaligita lingvo de la pura penso
surbaze de la aritmetika lingvo (Begriffschrift, einer aritmetischen
nachgebildete Formelsprache des reiners Denkens, 1879), en kiu li reduktas
la aritmetikon al la logiko.
Jen aliaj gravaj verkistoj:
William Stanley Jevons (1835 - 1882), brito;
Charles Sanders Peirce (1839 - 1918), usonan;
Georg Cantor (1845 - 1918), ruso en Germanio;
Giuseppe Peano (1858 - 1932), italo;
Max Weber (1864 - 1920), germano;
Louis Couturat (1868 - 1915), franco;
Rudolf Carnap (1891 - 1970), germano;
Hans Reichenbach (1891 - 1953), germano;
Ludwig Wittgenstein (1859 - 1951), a striano en
Anglio;
Charles Morris (1901- ), usonano;
Alfred Whithead (1861 - 1974), anglo;
Bertrand Russel (1872 - 1970), anglo;
Morris Cohen (1880 - 1947), ruso en Usono;
Norbert Wiener (1894 - 1964), usonano;
Willard van Orman Quine (1908-
), usonano;
Joseph Bochenski (1902- ), polo
en Italio kaj Svislando;
Karl Pooper (1902-1994) aýstriano en Londono;
Alfred Ayer (1910- ), anglo.
Edmund Husserl (1859-1938), æe¶o el
la aýstra imperio, sed profesoro en Germanio, matematikisto kaj
filozofo, fine disvolvis la fenomenologian metodon, celante enirigi en
la filozofion la rigoran metodon de la scienco: Logikaj esploroj (Logische
Untersuchungen, 2 volumoj, 1900/1901); Ideoj koncernaj al iu pura
fenomenologio kaj al iu fenomenologia filozofio (Ideen zu einer
reinen Phaenomenologie und Phaenomenologische Philosophie, 1913), ofte
citita nur per Ideoj (vd 142-143).
La cibernetikistoj jam frue publikigis verkojn
en la internacia lingvo Esperanto. En la komputilistaj kaj matematikistaj
Esperantaj rondoj disvolviøis rapide la koncernaj specialaj metodikoj.
Koncerne la øeneralan metodikon
pri filozofio kaj scienco oni trovis neniun Esperantan originalan verkon
por helpi tiun æi tekston. Sed jam ekzistas traduko de la kartezia
Discours de la méthode (Diskurso pri la metodo, trad.
de Eugène de Zilah, eld. Fonto 1985).
042. Oni parolu anka pri la historio de la
metodo de planado. La homoj æiam planis siajn agojn, sed nur
post longa tempo ili teoriumadis pri tiu planado. Eæ la plej primitiva
homo estis kapabla antaývidi la æiutagajn agojn por plani
ilin. Frue la homoj planis la edukon de siaj gefiloj, kaj kreis lernejojn.
La teoriumado pri la diskurso komenciøis,
kiam en Grekio aperis la sofistoj. Ili dividis la diskurson en partojn,
precipe en enkondukon, disvolviøon de la temo, konkludon.
Fine, Aristotelo prezentis la tutan aferon mirinde
detaligita en sia Retoriko. Samtempe disvolviøis la verkado
de libroj kaj la didaktiko En la Internacia Lingvo Esperanto unue rimarkindis
Ivo Lapenna, aýtoro de Retoriko (Parizo, 1950; Rotterdam,
1971, 3a eldono korektita).
Modernepoke la planada metodiko øeneraliøis,
kun elstaro de la planado de la scienca esploro kaj de la ekonomio. Hodiaý
per planado oni antaývidas æiujn agojn, precipe la plej ampleksajn.
Planado estas kondiæo de progreso. Kelkaj decidoj devas esti tiel
rapidaj, ke ili jam devas esti antaý kalkulitaj, por æiuj
ïancoj, æar ili estas pli rapidaj ol la mensa rapideco. Tiuj
decidoj operaciiøas samtempe per teknikaj rimedoj, ekzemple, per
komputiloj. Sed antaýe oni devas informi tiujn komputilojn per la
antaýkalkuloj faritaj de la menso por æiuj eblaj ïancoj.
Tiaj komplikaj metodoj povis disvolviøi nur pere de studo, tio estas,
per la kreo de la metodiko de planado (vd 312).
043. Ekde æiam la homoj zorgis pri la plej
bonaj manieroj de ago, ekzemple, kiel eduki infanojn kaj dresi hundojn,
kiel instrui kaj administri, ktp (vd 35). Sed precipe post la Dua Mondmilito
(1939-1945) æio estas planata, detale programata kaj projektata.
La metodiko de ago (agplanado) fariøis karakterizo de la
hodiaýa tempo. La progreso akiras la rapidecon, laý la kapablo
per kio la nacioj metode ordigas siajn agojn. La modernaj registaroj kutime
havas Ministerion pri Ekonomika Planado.
Eæ la konoj estas materialo planata, programata,
projektata kiel tuta¼o antaývidita analize.
Tiu planado povas fariøi en pluraj niveloj,
precipe de la ago. Oni ne nur metodigas la konojn laý la logika
kohereco de la ideoj, juøoj kaj rezonoj; do ne nur laý la
kona metodiko. Sed la kono estas ankaý konsiderata kiel ago, kiu
havas entecan disvolviøon, kontroleblan kiel agadon, per la ordigo
de la studoj, de la esploro kaj de la instruo.
La scienca esploro, ekzemple, povas esti organizata
per sinsekvaro de elementoj de iu projekto. Per tiu projekto la afero estas
unue prezentata kiel preciza problemo solvenda, poste per hipotezo, kiun
fine oni provas pruvi, kun prezento de la rezultoj (vd 242 ks.).
Grupo de projektoj estas programo de konoj.
Fine, grupo de programoj konsistigas la øeneralan
planadon de la kono.
044. La metodiko de faro, aý teknologio,
koncerne la sistemajn (tio estas sciencajn) studojn, disvolviøis
nur modernepoke. æiam ekzistis la kono pri teknikoj, sed tiu kono
ne atingis la sisteman teoriumadon.
Malgraý tiu mal rapida kresko de la teknika
metodiko, la teknikoj konsistigas la plej malnovan metodon konatan de la
homoj ekde la Ïtonepoko, æar kelkaj el tiuj konoj estis necesaj
por plibonigi la instrumentojn por akiro de la vivrimedoj.
Jam la infaneto kreas la teknikon de su ado kiel
sekvo de siaj refleksoj.
Pro la konstanta uzo de iloj el ligno, osto, ïtono,
kaj fine el metaloj, la homara civilizacia historio konsistas el sekvo
de malkovroj de teknika¼oj. Per la tekniko, la homoj sukcesas meti
la materion en utilan uzon, kaj tiel ili konstruas la civilizacion.
Fine, por ke la metodoj de faro, aý tekniko,
progresu æiam kaj amplekse, la homo devis ankaý sisteme
studi la aferon. Nur modernepoke tiu metodiko de faro vere disvolviøis
per teknikaj esploroj kaj per teknikaj lernejoj. En antaýaj epokoj
la teknikojn oni lernis preskaý nur empirie precipe per imitado.
Pro tio la progreso ne okazis rapide.
Kiam oni komencis vere studi la metodojn de faro,
la inventa¼oj aperis, la progreso okazis. De tiam la malkovroj jam
ne dependis nur de la hazardo, sed de la sistema esploro (vd 300).
Rezulte, la homoj progresis rapide. Oni rigardas
la inventon de vapormaïino (1765) fare de la skota James Watt (1736-1819)
kiel la malkovro de la operaciaj maïinoj, kiuj transformas energion
en laboron; al tiu ïtupo de la teknika disvolviøo apartenas
la eksplodmotoroj kaj turbinoj.
045. La integriøo de la metodoj de kono,
ago kaj faro æiam okazis; sed nova ïtupo de la teknika evoluo
okazis ekde la malkovro de la maïinoj funkciantaj per mesaøo.
Jen la cibernetikaj maïinoj, kiuj post la ricevo de la mesaøo,
estras sin mem; ili povas esti tre efikaj je rapideco kaj precizeco.
Kiel dato de tiu evoluo oni ofte mencias la jaron
1948, kiam la usona Norbert Wiener (1894-1964) publikigis pri la afero
sian faman libron Cibernetiko (Cybernetics, 1948) (vd 312).
046. Historie, la teknikoj æiam ekzistis,
kaj pasis de generacio al generacio per la praktika lernado. Tamen, la
teoriumado pri la teknikoj, a la teknika metodiko disvolvi is nur modernepoke,
precipe kiam la industria laboro anstataýis la metian individuan
laboron.
Ordinare, verkas pri la teknikoj tiuj, kiuj samtempe
praktikas ilin. Sekve, la plej perfekta teknika literaturo okazas en tiuj
lingvoj, kies parolantoj apartenas al evoluinta landoj.
Ne æiuj landoj havas la saman industrian
laboron. Pro apartaj motivoj, do, unuj estas evoluintaj pri tiu tekniko
(ekzemple Brazilo pri motoroj per alkoholo), aliaj pri tiu alia tekniko
(ekzemple, la eýropanoj pri sukerfabrikado el beto).
La evoluo de la teknikaj metodoj de sciencesploro
jam okazis æe la araboj, precipe kun Aviceno, majstro de la medicinistaj
lernejoj de Mezepoko
Tiuj esplormetodoj pliboniøas precipe ekde
la 16-a jarcento, sed nur en la 20-a jarcento ili atingis vere grandan
elstaron en la universitata instruo.
La teknika instruo tiamaniere kreskis, kaj okupis
grandan spacon en la programoj, ke oni kontestis øin multfoje, æar
la humanismaj studoj tre malkreskis kompare kun la teknikaj.
Aliflanke, pro la granda elspezo de la teknikaj
studoj, la lernejoj de ne sufiæe riæaj landoj ne sukcesas prezenti
programojn de tekniko laý ilia neceso. Sed se tiuj landoj elspezas
malavare monon por la teknika instruo, ili pli kreskas ol la aliaj same
neevoluintaj.
La ekvilibro inter humanismaj kaj teknikaj studoj
karakterizas la nunepokajn diskutojn pri øenerala programado de
la instruo. Jam estas konsento, ke la tekniko estas necesa kiel materia
kondiæo de la homara evoluo. Ankaý estas konsento, kvankam
ne tiel konscia, ke la humanismaj sciencoj restas neevoluintaj sen la samtempa
evoluo de la aliaj sciencoj.
